Anarkiismo en Germanio

Germana individuisma filozofo Max Stirner iĝis grava frua influo por la disvastigo de anarkiismo en Germanio. Poste Johann Most iĝis grava anarkiisto propagandante kaj en Germanio kaj en Usono, kie estis grava kolonio de germanaj kaj jud-germanaj laboristoj. Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento tie aperis individuismaj anarkiistoj influitaj de Stirner kiaj John Henry Mackay, Adolf Brand kaj Anselm Ruest (Ernst Samuel) kaj Mynona (Salomo Friedlaender).

La anarkiistoj Gustav Landauer, Silvio Gesell kaj Erich Mühsam havis gravajn estrajn postenojn ene de la revoluciaj konsiliismaj strukturoj dum la ribeloj de la finoj de la 1910-aj jaroj konata kiel Bavara Soveta Respubliko.[1][2] Dum la hegemoniiĝo de la Nazia reĝimo Erich Mühsam estis mursita en koncentrejo kaj pro siaj anarkiismaj sintenoj kaj pro sia juda deveno.[3] La aktivulo por anarkisindikatismo kaj verkisto Rudolf Rocker iĝis influa gravulo por la establado de la internacia federacio de anarkisindikatismaj organizaĵoj nomita Internacia Laborista Asocio same kiel de ties germana sekcio Freie Arbeiter-Union Deutschlands.

Nuntempaj germanaj anarkiismaj organizaĵoj estas la anarkisindikatisma Freie Arbeiterinnen- und Arbeiter-Union kaj la Federacio de Germanparolantaj Anarkiistoj (Föderation Deutschsprachiger AnarchistInnen).

  1. "The Munich Soviet (or "Council Republic") of 1919 exhibited certain features of the TAZ, even though – like most revolutions – its stated goals were not exactly "temporary." Gustav Landauer's participation as Minister of Culture along with Silvio Gesell as Minister of Economics and other anti-authoritarian and extreme libertarian socialists such as the poet/playwrights Erich Mªhsam and Ernst Toller, and Ret Marut (the novelist B. Traven), gave the Soviet a distinct anarchist flavor." Hakim Bey. "T.A.Z.: The Temporary Autonomous Zone, Ontological Anarchy, Poetic Terrorism"
  2. "Die bayerische Revolution 1918/19. Die erste Räterepublik der Literaten"
  3. Mühsam, Erich. (2001) David A. Shepherd: Thunderation!/Alle Wetter!: Folk Play With Song and Dance/Volksstuck Mit Gesang Und Tanz. Bucknell University Press, p. 18. ISBN 978-0-8387-5416-0.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search